Reĝoj de cindro

skupina Persone
rok albumu 1996
album Povus esti simple
číslo piesne 10
originálny názov Reĝoj de cindro
slovenský preklad Králi popola
hudba Martin Wiese
Bertilo Wennergren
text Martin Wiese
Bertilo Wennergren

Audio

Text

Marŝas glora armeo
Estas la Eternulo kun vi
Subkalkane frakasiĝas la ostoj
De via malamik’

Ĉar vi amas la landon
Vi ĝin savas per mort’ kaj teror’
Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn
Sed mi petas vin:

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj de plor’

Ĉu vi sentas fieron
Kreinte dezerton sen viv’?
Ĉu vi certas ke la historio
Vere dankos al vi?

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj angor’

Via koro krias por sango kaj por venĝ’
Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal’
Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent’?
Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal’?

Stiahni si

Kúp si


Osobné nástroje