Neĝo dancas

skupina Persone
rok albumu 1991
album En la spegulo
číslo piesne 8
originálny názov Neĝo dancas
slovenský preklad Sneh tancuje
hudba Martin Wiese
text Martin Wiese

Audio

Text

Neĝo dancas en la stratoj
jen sezono de mallum’ kaj malfeliĉ’
vi atentu plej singarde
kontraŭ nokta superstiĉ’
lumigu kandelon
memoru en nokta hor’
mi ĉiam sopiras al via varma kor’

Refrén:
Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
ĝis ni kune ekrigardos
la vizaĝon de la sun’

Vento frapas al fenestro
ni ŝirmiĝas inter muroj de solec’
serĉas lacaj en la sonĝoj
mondon de alia spec’
sed kara, mi petas
ne fuĝu al la memor’
mi ĉiam sopiras al via varma kor’

Refrén:

En nokta silento mi revas pri vi
kaj skribas al vi leteron
mi petas vin helpi min trovi la vojon
por serĉi la vivmisteron

Refrén: (2x)

Ho kara!
en vintraj noktoj
ni ne estas solaj
iru kun mi

Refrén:

Ho kara!
post la mallumo
somero revenos

Stiahni si

Kúp si


Osobné nástroje