Lasu min sonĝi

skupina Persone
rok albumu 1999
album ...sed estas ne
číslo piesne 8
originálny názov Lasu min sonĝi
slovenský preklad Nechaj ma snívať
hudba Martin Wiese
text Martin Wiese

Video

Text

Ĉu vi memoras pri verda arbar’?
Mi certe mem memoras, ĉar
Dum nokta promeno ĉe la kastel’
Mi tuŝis ŝin kaŝe en la malhel’

En la ĝarden’ sub folia plafon’
De fora urb’ ruliĝis son’
La grinco de tramo, de fer’ kontraŭ fer’
Lasu min sonĝi pri la somer’

Flustraj mesaĝoj en la koridor’
La varma vento tra la kor’
Kaj fine rivel’ de profunda mister’
Lasu min sonĝi pri la somer’

Trinku, kamarado
Toston al la memor’
Post mallonga tempo ni mem estos for

Ĉu vi memoras pri sablo kaj lag’
L’aŭroro de la lasta tag’
La fina rigard’ kaj la malaper’
Lasu min sonĝi pri la somer’

Kúp si


Osobné nástroje