La ĉielo

skupina Persone
rok albumu 1999
album ...sed estas ne
číslo piesne 3
originálny názov La ĉielo
slovenský preklad Nebo
hudba Martin Wiese
text Bertilo Wennergren

Text

Mi kuŝas ununura sur la lit’
Apude fajfas la maŝin’
Mian spiron mi ne povas aŭdi plu
Ĝi ŝajne jam forlasis min
Ŝvebas mi sub plafon’
Plej interesa perspektiv’
Jen aŭdeblas la son’
Promeso pri alternativ’

Estas fin’ de la tunel’
Infera bril’ el la ĉiel’

Li bonvenigas min al sia hejm’
La mastro de la nova ter’
Eldiras li per fajra fulmotondra voĉ’
Verdikton pri la sola ver’
Elektra ŝok’ al la kor’
Ĝi skuas kaj min tiras re
La demon’ estas for
Mi pensas nun ke tamen ne

Estas fin’ de la tunel’
Infera bril’ el la ĉiel’
Dolĉa lum’ alloga hel’
Ĝi pelas min al sia cel’

Stiahni si

Kúp si


Osobné nástroje